Page 53 - heleco-99
P. 53
Kortumo estis publikonta sian verdikton pri la Statuto de Katalunio, plia premo de Eŭropa
Unio kaj de la Internacia MonFonduso devigis Zapatero-n alpreni ŝpar-politikojn por
redukti la deficiton, kiu realiĝis en 2011 en salajroredukto de 5 elcento al 2,8 milionoj
da oficistoj, la kresko de la IAV (Imposto pro Aldonita Valoro) de 16 al 18 elcento, la
redukto de la kompenso pro maldungo kaj la frostigo de la jara pliigo de pensioj.
Zapatero iom malfrue ekkomprenis, ke la hispana banka sistemo estis alfrontanta gravan
krizon. Multaj ŝparkasoj estis dramece ligitaj al kreditoj faritaj al entreprenistoj ofte
en rilato kun korupto. Kiam la recesio okazis, multaj entreprenistoj kaj konstruo-
firmaoj ĉesis pagi, kio malfortigis la tutan bankan sektoron, sed estis ĉefe katastrofa
por la 45 provincaj kaj regionaj ŝparkasoj, kiuj konsistigis preskaŭ 50 elcenton de la
hispana banksistemo. Regataj de estraroj konsistigitaj plejparte de lokaj politikistoj
kaj komercistoj, ili estis tentitaj de projektoj kiuj ŝajnis promesi facilajn profitojn aŭ
politikan prestiĝon. En marto 2009, la unua bankroto estis tiu de ŝparkaso de Castilla-
La Mancha pro siaj enormaj pruntoj al la konstrusektoro kaj la financado de la nenecesa
flughaveno de Ciudad Real. Fine de junio 2009, la Registaro estis devigita alpreni
rimedojn por reorganizi kaj restarigi la solvecon de la plej kompromititaj mal-
grandaj kaj mezgrandaj bankaj entoj. Tiucele ĝi kreis la Fondaĵon por Orda Banka
Restrukturado (FROB). La sekvaj entoj malsukcesintaj estis CajaSur, posedata de la
Eklezio, kun sidejo en Kordovo, kaj la Ŝparkaso de la Mediterráneo (CAM), kun sidejo
en Valencio, troeksponitaj al toksa kredito de entreprenistoj kaj kun ekzekutivoj
kaj direktoroj kiuj profitis de spektaklecaj salajroj, malgraŭ sia malaltaj kvalifikoj,
same kiel grandegaj nulinterezaj pruntoj.
La du ĉefaj komercaj bankoj, Santander kaj BBVA, postvivis la krizon, sed la mal-
facila situacio de la ŝparkasoj estis plimalbonigita de la neefika kontrolo far la Banko
de Hispanio. La agado de la FROB kaŭzis la redukton de la nombro da ŝparkasoj de
45 ĝis 11 en 2012, plejparte per kununuiĝoj aprobitaj fare de la Banko de Hispanio. La
CAM estis vendita al la Banco de Sabadell. En decembro de 2010, sep ŝparkasoj, inklu-
zive de Caja Madrid, kuniĝis en unu grandan bankon, Banco Financiero y de Ahorros
(BFA). La detalista filio de ĉi tiu ento, Bankia, estis lanĉita en la borsmerkaton de ĝia
ĵus nomumita prezidanto, Rodrigo Rato, eksministro pri Ekonomio dum la regado de
Aznar kaj eksprezidanto de la Internacia Mon-Fonduso. Rato emfazis la kvaliton de la
aktivoj, kiujn Bankia supozeble havis, kiam fakte ĝi havis problemon de toksaj aktivoj
kun valoro de 31,8 miliardoj da eŭroj, kiuj estis apartigitaj, por ke la origina kompanio,
BFA, rolu kiel “malbona banko”. Tio kio devus esti la solvo de la krizo de la ŝpar-
kasoj kaŭzis egan bankan katastrofon. En marto de 2012, kelkajn tagojn post kiam
oni anoncis, ke la profitoj de Bankia en 2011 altiĝis al 305 milionoj da eŭroj, oni
eksciis, ke la banko efektive perdis 2.790 milionojn. La 347.338 etaj investintoj, kiuj
aĉetis akciojn de Bankia, perdis plejparton el siaj ŝparaĵoj kiam la akcia prezo falis 80
procenton. La banko bezonis savon de 23.500 milionoj da eŭroj, do en majo 2012 ĝi
estis naciigita kaj la prokuroro malfermis enketon pri komerca fraŭdo kaj kontadaj
malveraĵoj supozeble faritaj de Rodrigo Rato kaj aliaj 32 bankoficistoj.
53