Page 54 - heleco-99
P. 54

Dume, publika kolerego pro altiĝanta senlaboreco, reduktoj en la publikaj servoj kaj la

      kolapso de ŝparkasoj konverĝis kun kolero pro la troaj salajroj kiujn bankoficuloj
      pagis al si kaj la percepto de senpuneco por tiuj implikitaj en kazoj de korupto, ĉio ĉi

      provokis, la 15-an de majo 2011, la amasan okupadon de la placo de Puerta del Sol,
      en Madrido fare de pli ol mil junuloj —plejparte, sed ne ekskluzive—, seniluziigitaj kun

      politikistoj kaj bankistoj. Tiu ĉi okupacio, kiu daŭris poste tutan monaton, estigis la
      movadon de la “indignitoj” aŭ “15-M”, kiu havis imitaĵojn tra la tuta Hispanio, kiel la
      indignitoj tendare en la Placo de Katalunio de Barcelono, kaj kiuj havis la subtenon

      de senlaboruloj, maljunuloj tuŝitaj de la pensio-stagniĝo kaj forpelo de domposedantoj.
      Ĉi-lastaj estis viktimoj de la drakona hispana hipotekleĝaro, pro kiu nepago implicis

      ne nur la perdon de la posedaĵo, sed ankaŭ la devontigon repagi la restantan kvanton
      de la prunto. La 15-M-movado baziĝis sur la ĝenerala abomeno por la rabeco de la

      politika klaso kaj inspiris la usonan movadon “Occupy Wall Street”. Ĝi kaŭzis la aperon,
      sub la gvidado de la batalema Pablo Iglesias, de la maldekstra partio Podemos, (Ni

      povas), kiu dediĉis sin al denunco de la krimoj de la politika kaj komerca elito,
      kiun ĝi nomis “la kasto”. Malkontento pri la politika klaso kaj ekonomiaj institu-

      cioj  ne  nur  fruktis  maldekstre.  Ĝi  ankaŭ  donis  flugilojn  al  la  hispana  partio
      Ciudadanos, (Civitanoj), kiu unue iĝis konata en Katalunio en 2006 kiel centrista kontraŭ-

      naciisma partio sub la gvido de la juna advokato Albert Rivera.













































       Movado de la 15-M. Amasa dummonata koncentriĝo en la ĉefa madrida placo


                                                         54
   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59