Page 55 - heleco-99
P. 55
En kunteksto de ekonomia malkresko kaj financaj skandaloj,
Zapatero anoncis balot-procezon por la 20-an de novembro 2011,
sed li decidis ne kandidatiĝi; la socialista kandidato estis Alfredo
Pérez Rubalcaba. En la balot-kampanjo, Mariano Rajoy asertis ke
la ekonomia situacio estis postulanta drastan ŝanĝon. La PSOE
sensacie disfalis: Rubalcaba atingis nur 110 parlamentajn seĝojn,
59 malpli ol en 2008. La PP de Rajoy gajnis 186, komforta
absoluta plimulto. Sub premo de la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa
Centra Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso, Rajoy daŭrigis kun
la severeca politiko jam enkondukita de Zapatero. Fakte, la
banka krizo plimalboniĝis pro neglekt-emo de la Banko de
Hispanio kaj la CNMV (Nacia Borso-Komisiono) en la
ekzercado de necesa viglado. En julio de 2012, la Guberniestro
de la Banko de Hispanio, Luis Linde, aperis antaŭ la Ekonomia
Komitato de la Parlamento kaj agnoskis ke la kontrolo estis
nesufiĉa pro “ia speco de eŭforio kiu kondukis ne vidi, aŭ ne
voli vidi, la riskojn kiuj akumuliĝis”. La ekstera ŝuldo de
Hispanio, je 92 procentoj de MEP, estis ekvivalenta al tiu de
Portugalio, Irlando kaj Grekio. Linde postulis restrukturadon de
la banksistemo tiel ke la institucioj “sen sufiĉa pulso” por
garantii sian estontecon devus kunfandiĝi aŭ esti likviditaj.
Jen per la ĉi-supra raportado de ĉi tiu ĉapitro estas priskribita la
politika marko de la regado de Zapatero. Nun decas ke ni vidu
la korupton okazinta ene de tiu politika kadro; tiu korupto,
fakte, estas daŭrigo de la antaŭa, ĝistiama, korupto ĉar la sistemo,
per si mem, generas kaj plutenas la kondiĉojn kiuj ebligas la
koruptadon. Ni vidos ke la koruptuloj apartenis al plejparto el
la politikaj fortoj de la lando. Ni komencu per la t. n. Kazo
Zarrafaya: en 2005 la socialista urbestro de tiu urbo en Granado,
Salvador Zamora Pardo, estis kondamnita al naŭ monatoj da mal-
liberejo kaj monpuno de 2.160 eŭroj, kune kun tri urbaj konsili-
anoj -kondamnitaj al 7 jaroj da malliberejo-, pro administra
delikto, tial ke ili rajtigis la konstruon de hotel-komplekso sur
neurbanizebla kampara tereno. Lia posteulo, José Miguel Muñoz
Ortigosa, ankaŭ socialisto, estis kondamnita al naŭ monatoj en
malliberejo pro grava malobeo al aŭtoritato rifuzante ĉesigi la
konstruadon.
Atentindas ke la hispana juĝsistemo, pro la maniero laŭ kiu ĝi
funkcias, ne kontribuas ĉesigi aŭ malpliigi la korupton. Pri tio klare
atestas la kazo de de la urbo de la Golfo-sporto, pri kiu ni sekve
raportos. Temis pri juĝproceso en la urbo Las Navas del Marqués
55