Page 56 - heleco-99
P. 56
kiu komenciĝis en 2006 kiam la Administra Ĉambro de la Plej-
Supera Tribunalo de Justico de Kastilio kaj Leono nuligis urban
projekton entreprenitan en pinarbaro en tiu urbo, sur protektita
tereno kiel Special Protection Zone for Birds (ZEPA), kiu inkludis
la konstruadon de 1.600 luksaj hejmoj, golf-sportejo kaj du luks-
kvalitaj hoteloj. Por efektivigi la projekton, la municipo Las Navas
del Marqués (en la provinco Avilo, en la aŭtonoma komunumo
Kastilio kaj Leono) aĉetis la teron de malnova rezina firmao kiu
ekspluatis la pinarbaron kaj oni kreis firmaon kunhavitan de la
Konsistorio (kun 70% de la akcioj), la Ministerio pri Natura Medio
de la Konsilio de Kastilio kaj Leono (20%), kaj la Deputitejo de
Avilo, kun la ceteraj 10%. Poste, la protektitaj terenoj estis re-
klasifikitaj, kaj estis aprobita la konstruado de du milionoj da
kvadrataj metroj distribuitaj inter la 1.600 dometoj, kvar golfejoj,
hotelo kaj distra areo, ĉio sub la nomo de “Urbo de Golfo”. La
tereno estis akirita de firmao de Murcio kontraŭ ĉirkaŭ 10 milionoj
da eŭroj. La Supera Kortumo de Justico deklaris en oktobro de
2006 ke la rekvalifiko ne estis laŭleĝa kiel rezulto de apelacio
prezentita fare de individuo. La juĝo de la Kortumo establis ke la
parcelo ne estu reklasifikata kaj ke la projekto kontraŭfrontas
la dekreton de protekto de la nigra cikonio de la Konsilio de
Kastilio kaj Leono kaj la koncernan ekologian protekton, ke al la
projekto mankis “kialoj de publika intereso”, ke “la komencitaj
laboroj ne havis laŭleĝan bazon” kaj tial decidis nuligi la klasifikon
kiel “tero destinita al urbanizado”. Tamen kelkajn tagojn poste
komenciĝis la dehakado de arboj. Tio kondukis al tio ke ok
ekologiistaj organizoj prezentis plendon ĉe la Speciala Prokuroro
por la Natura Medio kaj Urba Planado. Tiu Prokuroro petis al
la urbestro de Las Navas ĉesi la arbohakadon de la firmao
“Residencial Aguas Nuevas S. L”. Dek kvin tagojn poste, la Juĝejo
numero 2 de Avilo konsentis pri la provizora ĉesigo de la laboro.
En ĉi tiu kazo, la Prokurorejo aliĝis al la plendo, konsiderante
la ekziston de “raciaj indikoj pri la farado de delikto kontraŭ la
teritoria ordenado kaj kontraŭ la natur-medio”.
En 2007, la Tribunalo de Unua Instanco kaj Instrukcio numero
2 de Avilo kaj la prokurorejo akuzis la urbestron de Las Navas,
Gerardo Pérez, la iaman teritorian delegiton de la Estraro, Félix
San Segundo, la sekretarion de la Urba Konsilio de Las Navas
del Marqués, Carlos de la Vega, la Ĝenerala Direktoro de la
Natura Medio de la Konsilio de Kastilio kaj Leono, José Ángel
Arranz kaj 15 aliaj personoj pro deliktoj kontraŭ la teritoria
56