Page 57 - heleco-99
P. 57
disvolvo-plano, kontraŭ la natur-medio kaj malobeo de la
leĝoj. En oktobro 2008, la ĉefprokuroro de Ávila decidis
proponi al la Tribunalo numero 2, la imputon en la kazo de
la unua vic-prezidantino de la Konsilio de Kastilio kaj Leonio
kaj Ministr-ino pri Natur-Medio, María Jesús Ruiz, de la PP,
akuzita je mal-obeo de la leĝoj subskribante deklaron de
favora efiko de la projekto sur la medio, malgraŭ temi pri
protektita tereno.
La kazo kaŭzis kvar pecojn, el kiuj estis arkivitaj du. Alia kaŭzis
proceson okazintan en 2012 ĉe la Provinca Juĝejo de Avilo kaj
kiu finiĝis per la absolvo de la tri akuzitoj, la urbestro, la
sekretario de Las Navas del Marqués kaj la konstruinto. La lasta,
kontraŭ 5 teknikistoj kaj altrangaj oficistoj de la regiona admi-
nistracio pri naturmedio, akuzitaj je delikto de malobeo al
la leĝoj, estigis alian proceson en marto de 2014. En la
juĝo, la ĉiuj 5 akuzitoj estis absolvitaj. La sentenco ne estis
definitiva kaj kontraŭ ĝi eblis apelacii antaŭ la Provinca
Juĝejo ene de la sekvintaj 10 tagoj. La akuzintoj de tiu
proceso, iu privata persono kaj kelkaj ekologiistaj organizoj,
kvankam eblis al ili apelacii kaj sendube ili estus atingintaj pli
justan sentencon, ili ne faris tion ĉar la operacio rezultus al ili
tro multekosta.
Ĉi tiu estas unu el la faktoroj kiuj certigas ke la kulpaj potenc-
uloj tre ofte restas senpune antaŭ la hispana juĝ-sistemo. Alia
misfunkciado de tiu justico estas la fakto ke la procesoj estas
multedaŭraj; povas pasi multaj jaroj de la komenco de la juĝado
ĝis la fina sentenco. Kiam, fine, la kulpuloj de gravaj korupto-
skandaloj estas kondamnitaj al kelkjara enprizoniĝo, ili ne povas
esti enkarcerigataj tial ke ili estas jam tro multaĝaj, aŭ estas mal-
sanaj, aŭ eĉ jam mortis. Krome estas la fakto ke kiam estas punaj
sentencoj pro primonaj deliktoj, kiaj neleĝaj alpropriigoj, la
kondamnitoj povas ne repagi la rabitan de ili monon; dum la
longdaŭro de la proceso ili povas sekrete transdoni sian tutan
havaĵon al parenculoj aŭ konatuloj kaj tiamaniere ili oficiale
restas nesolventaj, nepagipovaj, kaj redonas nenion el la rabita
mono. Kaj plejgrave, estas la kazoj, kiel tiu de la “Urbo de
Golfo” de Las Navas del Marqués. Se la akuzitoj estas gravaj,
altrangaj uloj, de politika kaj/aŭ ekonomia vidpunkto, ofte
la ĵugistoj sentencas iliafavore, kaj la damaĝitoj, personaj
aŭ kolektivaj, ne kapablas pludaŭrigi la ĵuĝproceson. En nia
raporto jam aperis sufiĉnombraj el tiaj kazoj kaj daŭre
57