Page 58 - heleco-99
P. 58
ni trovos aliajn kiuj okazis ĝis la nuntempo.
Tia estas, ekzemple, la t. n. “Kazo Salmo”. La 6-an de oktobro
2008, la Kontraŭ-Korupta Prokuroro de Las Palmas, Luis
del Río, apogis kaj petis aperi en la kazo kiu estis traktita
kontraŭ José Manuel Soria por la kvazaŭa komisiono de sub-
aĉet-delikto kiam li prezidis la Cabildo de Gran Canaria, La
kazo atribuis favoran traktadon al la norvega komercisto Bjorn
Lyng (tiam forpasinta), posedanto de la kompanio Anfi del
Mar, fare de la Cabildo de Gran Canaria post inviti Soria-n
kaj ĉi ties familion vojaĝi al Svedio, Aŭstrio kaj Norvegio por
fiŝkapti salmon dum la somero de 2005. La plendo estis pre-
zentita de la ĵurnalisto Carlos Sosa Báez, direktoro de la komu-
nika kanalo Canarias Ahora kaj akceptita por traktado de la
Supera Kortumo de Kanariaj Insuloj (TSJC), kun sidejo en
Las Palmas de Gran Canaria, kiel la kompetenta esplora organo.
Naŭ monatojn post ties komenciĝo, en majo de 2009, la magis-
tratino de la TSJC Margarita Varona fermis la kazon ĉar ŝi
ne aprezis plenumadon de la delikto de subaĉeto akceptante
donacon. Sammaniere, kvankam pro aliaj kialoj ol tiuj de la
TSJC, la prokuroro arkivis la dosieron ĉar li konsideris ke
la supozata delikto —se ĝi reale okazis— estus preskribinta,
ĉar la vojaĝo estis efektivigita en 2005 kaj la limo por ĉi tiu
delikto estas trijara laŭ la Hispana Puna Kodo. Post la arkivo
de la kazo, la kanaria asocio de juristoj Justicia y Sociedad
prezentis apelacion kontraŭ la TSJC mem, kiu estis rifuzita. Ja
la politikaj kaj financaj potenculoj de ĉi tiu lando havas ion,
mi ne scias kion, kio igas ke la ĵuĝistaro sentas nerezist-
eblan inklinon favori ilin.
Tamen, en la kazo de la politikistoj ne ĉiam estas favora al
ili la teniĝo de la juĝistoj. Ĉar estas diversaj, interkontraŭ-
antaj politikaj partioj, ankaŭ la inklino de la juĝistaro estas
diversa, t. e. ankaŭ la juĝistoj politike interkontraŭas. Tion ni
povas vidi, ekzemple, en la t. n. “kazo Matsa”. En 2009, la
Konsilio de Andaluzio donis subvencion de 10,1 milionoj da
eŭroj al la minentrepreno Matsa. La opozicio de la P.P. kaj la
sindikato Manos Limpias denuncis dufoje, ke tiu subvencio
malobservis la leĝon pri neakordigebleco, ĉar en Matsa laboris
Paula Chaves, la filino de la andaluzia prezidanto Manuel Cha-
ves. La kasacia kortumo arkivis la du plendojn registritajn
konsiderante ke Chaves faris neniun delikton, sed la firmao
Matsa devis redoni la 10,1 milionojn da eŭroj.
58