Page 59 - heleco-99
P. 59

Malsame  estas  en  tiuj  kazoj  kiam  ambaŭ  majoritataj

          partioj, la Socialista kaj la Populara Partio, estas implikitaj
          en sama skandalo. Tia estis la kazo t. n. “Plasenzuela”, en la
          jaro  2009.  Ĝi  estis  supozitaj  delikt-agado,  malversacio,
          fraŭdo  kaj  mis-agado  pri  urbanizado  far  la  socialisma

          urbestro  de  tiu  urbo  en  Cáceres,  José  Luis  Villegas,
          akuzita je la deturnado de 4,4 milionoj da eŭroj el publikaj
          fondusoj kaj alproprigo de pliaj 66.000 eŭroj destinitaj al

          loĝejo  kaj  sportejo.  Ankaŭ  estis  akuzita  iu  socialista
          konsilisto,  la  municipa  sekretario,  kaj  la  urbestro  de  la
          proksima urbo Torremocha, Domingo Galán Encina, de la

          Populara Partio.
          Kiel  kutime,  la  proceso  daŭris  kelkjaron.  Estis  la  4-a  de
          septembro de 2015 kiam la Tribunalo numero 2 de Trujillo

          arkivis, sen ia ajn puno por la kulpuloj, tiun kazon de Pla-
          senzuela, la plej grandan koruptan procezon okazintan en
          la regiono ĝis tiam. Sep monatojn antaŭe, la Prokuroro estis
          petinte la suspendon de la proceso, konsiderante ke ekzistis

          nesufiĉaj kialoj por subteni la imputon de deliktoj kaj al la
          iama urbestro de la urbo, José Villegas (Socialista Partio), kaj
          al la iama urba sekretario, Leopoldo Barrantes, la iama urb-

          konsiliano, Francisco Crespo kaj al la urbestro de Torremocha,
          Domingo Galán, de la Populara Partio. Atentindas la fakto,
          ke  la  kvara  akuzito  en  tiu  ĉi  afero,  estis  la  municipa
          sekretario de Plasenzuela, Leopoldo Barrantes, kiu aĝis 44

          jarojn, estis filo de la iama sekretario kaj plej alta notario de
          la Urbodomo de Marbella, ankaŭ li nomata Leopoldo Barrantes,
          kiu estis implikita en la “kazo Malaya”, kiun la juĝisto lasis

          libera estinte arestita dufoje.
          Sed, verdire, la kulpuloj de iuj kazoj pri korupto en la etapo
          kiun ni pritraktas, ja, ricevis la merititan punon el la tribunaloj.

          Jen iuj el ili: “Kazo Bolín”, en la jaro 2008, Enrique Bolín, de
          la  Populara  Partio,  iama  urbestro  de  Benalmadena,  estis
          punita al ok-jara nekompetenteco por publikaj funkcioj kaj

          al monpuno de 16.200 euroj pro priurbanizaj misagoj tial
          ke li koncesiis permesojn por ne-leĝaj konstruo-laboroj en la
          jaro 2002. “Kazo Sayalonga”, en la jaro 2009 José Luis Navas
          (Socialista Partio), iama urbestro de Sayalonga, estis punita per

          unu jaro da malliberejo kaj naŭ jaroj da  nekompetenteco
          por publikaj funkcioj pro delikto kontraŭ la leĝo pri teritoria
          regulado farita en la jaro 2000. “Kazo Alzoaina”, la iama


                                                             59
   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64