Page 60 - heleco-99
P. 60

urbestro  de  Alozaina,  Antonio  Blanco  (Unuigita  Mal-

                                       dekstro) estis kondamnita en la jaro 2010 al dudek-jara
                                       nekompetenteco por publikaj funkcioj pro du deliktoj pri
                                       urbo-planismo en la jaroj 2002 kaj 2003.

                                       Ankaŭ  per  ĉi-lastaj  kazoj  oni  povas  konstati  ke  estas
                                       kelk-jara daŭro de la proceso inter la farado de la deliktoj
                                       kaj la diktado de la koncernaj sentencoj. Sed sendube la plej

                                       longaj procezo kaj proceso estis tiuj de la ERE, dosieroj
                                       pri dung-regulado (Expedientes de Regulación de Empleo),
                                       en  kiu  estis  defraŭditaj  proksimume  1.400  milionoj  da
                                       eŭroj  inter  la  jaroj  2000  kaj  2012  far  altranguloj  de  la

                                       Socialista Partio en Andaluzio. La fraŭdo estis malkovrita
                                       okaze de la esplorado de la “kazo Mercasevilla” kiam oni

                                       detektis neregulajn frupensiiĝojn. La fraŭdo koncernis al
                                       68 entreprenoj. La direktoroj de la intrigo estus, supoz-
                                       eble, Antonio Rivas, delegito en la provinco Sevilo por
                                       Labor-dungado, kaj Antonio Fernández García, Konsilisto

                                       pri Labor-dungado de la Andaluzia regantaro. La kazo
                                       daŭre estis esplorita, en la etapo kiun ni priraportas, far
                                       la ordinaraj tribunaloj kaj la Kortumo pri Kontoj. Poste

                                       plue daŭris la proceso ĝis la fina sentenco en la jaro 2022.
                                       Ni priskribos kaj resumos ĉi-kazon kiam ni priraportos
                                       tiun periodon. Nun ni pludaŭrigu la priskribadon de la
                                       ceteraj  kazoj  okazintaj  dum  la  regado  de  Zapatero

                                       (2004-2011).
                                       “Kazo Riopedre” aŭ Renedo: en januaro 2011 la eksministro
                                       pri Edukado kaj Scienco de la Princlando de Asturio de

                                       la registaro de Vicente Álvarez Areces, la socialisto José Luis
                                       Iglesias Riopedre, estis akuzita pri kontraŭleĝa agado, sub-
                                       aĉeto, influo-trafiko, fraŭdo kaj kontraŭleĝaj postuloj kaj
                                       malpermesitaj intertraktadoj por kontraŭleĝaj kontrakt-aljuĝoj

                                       kun valoro de pli ol 14 milionoj da eŭroj. En tiuj deliktoj kun-
                                       kulpis aliaj aŭtoritatuloj de tiu ministrejo de la Asturia reg-

                                       istaro. La Provinca Juĝejo de Oviedo kondamnis ok el la 13
                                       akuzitoj de tiu kazo, inter ili José Luis Iglesias Riopedre,
                                       ses jarojn da malliberejo, kaj María Jesús Otero, naŭ jarojn
                                       kaj duono. Estis kondamnitaj ankaŭ kelkaj entreprenistoj

                                       favoritaj per la kontraŭleĝaj kontrakt-aljuĝoj.
                                       “Kazo Campeón”: intrigo dediĉita al akirado de kontraŭ-
                                       leĝaj subvencioj por iuj galegaj entreprenoj, kiu okazigis

                                       la areston de la direktoro kaj vicdirektoro de IGAPE (Galegia

                                                         60
   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65