Page 61 - heleco-99
P. 61
Instituto pri Ekonomia Promocio). Estis implikitaj du social-istaj
regionaj deputitoj, la socialista urbestro de Lugo, José López
Orozco, kaj Oriol Pujol, filo de Jordi Pujol. Ĝia plej serioza
derivaĵo estas la akuzo pri subaĉeto kaj influ-trafiko far la
ministro pri publikaj konstruo-laboroj kaj la vicsekretario de
la PSOE José Blanco López, kiu sekrete renkontiĝis ĉe fora
benzinstacio kun la komercisto Jorge Dorribo, kiu donintus
400.000 eŭrojn al la kuzo de Blanco kontraŭ subvencioj.
urprizigi nin la fakto ke ĉiuj implikitoj, post la koncerna juĝ-
proceso, restis senpunaj, sed tute ne estas por ni surprizo
konsiderante kiom multaj similaj kazoj havis similan rezulton
en nia lando.
“Kazo ITV”: derivita de la antaŭa intrigo; neregulaj
koncesioj de ITV (Teknika Inspektado de Veturiloj) en
Katalunio. Ĝi kaŭzis la areston, en marto 2012, de du
altrangaj katalunaj registaraj oficistoj: Josep Tous Andreu,
ĝenerala kunordig-anto de la Barcelona Provinca Konsilio, kaj
Isidre Masalles, vic-ĝenerala direktoro de Industria Sekureco, kaj
tri komercistoj Sergi Alsina Jiménez, Sergi Pastor Colldeforns kaj
Ricard Puignou Vigo. La resumo akuzas Oriol-Pujol-n je koluzioj
kun tiuj deliktoj. Aliaj implikitoj aŭ eblaj komplicoj estis: Anna
Vidal Maragall, Germà Gordó Aubarell, María Jesús Muro kaj
Xavier Pujol. De Upprime Energy, la grupo povis atingi publikajn
subvenciojn kaj diversiĝi en la novan komercon en kiu parto de
tiuj implikitoj posedis akciojn. Oriol Pujol Ferrusola devis aliĝi al
la nova firmao ne-rekte per sia kunlaboranto, la firmao Alsina.
Ĉi-kaze estis kondamnoj al mon-punoj kaj punoj je malliberejo:
Oriol Pujol kaj kvar aliaj akuzitoj restis dum iom da tempo
encarcerigitaj.
La “kazo Palau”, ankaŭ konata kiel la “kazo Millet” aŭ la pri-
rabado de la Palau de la Música Catalana, estis defraŭdo kaj sub-
aĉeto aranĝita fare de Fèlix Millet i Tusell, prezidanto de la estraro
de kuratoraro de la Fundació Orfeó Català-Palau de la Música
Catalana (kiu estas fondaĵo starigita de Fèlix Millet mem en 1990
kaj protektita de la Generalitat de Katalunio, kiel dirite en ĝiaj sta-
tutoj), kun la implikiĝo de kelkaj el liaj kunlaborantoj kondamnitaj
de la tribunaloj, Jordi Montull (7 jaroj kaj ses monatoj), Gemma
Montull (4 jaroj kaj 6 monatoj) kaj Daniel Osácar (4 jaroj kaj 5
monatoj). La defraŭdo estis efektivigita dum proksimume la tuta
unua jardeko de la 21-a jarcento. La kazo estigis la konsternon
de la kataluna civila socio pro la simbola graveco de la Palau de
la kataluna muziko. La sekvoj de la kazo tuŝis la politikan
partion Convergència Democràtica de Catalunya (CDC), kiu
61