Page 32 - argentinaj verketoj
P. 32
ŝmiri la tutan piedon. Por kuraci ĉi tiujn persistajn
pikvundojn, plej bone estas uzi tre efikan seninfekt-
ilon kaj multe ripozi.
Tiun tagon mi devis interrompi miajn vizitojn al la
ruinoj. Mi pasigis la tutan tagon sidanta aŭ kuŝiĝ-
anta, sed ĉio estis vana; la piedo ŝvelis kaj ekdoloris.
Mi sentis ĉe la ingveno la karakterizan kaj malakran
doloron de la piedaj infektaĵoj, kiu malebligis min
marŝi; la tutan nokton mi estis skuigita de la febro-
tremoj.
La sekvantan tagon la piedo estis tre ŝvelinta. La do-
loro estis tiom akra, ke mi penege ellitiĝis. Sed Cu-
ñataí Porá tre konis tiajn malsanojn kaj ŝi bone scias
kiel kuraci ilin, sed laŭ indiana maniero. Senkonsi-
dere al miaj protestoj, ŝi devigis min enmeti la pie-
don en varmegan infuzaĵon de kuracaj herboj, kiujn
ŝi mem rikoltis kaj ne permesis al mi eltiri la piedon
ĝis la infuzaĵo tute malvarmiĝis. Poste ŝi ŝmiris la pi -
edon per seninfektilo.
Ni tiel absorbiĝis en nia tasko, ke ni ne rimarkis la al-
venon de vizitantoj ĝis ni aŭdis la tradician saluton:
- Ave senmakulita Maria.
Al kiu ni atomate respondis:
- Senpeke koncipita.
Estis la polico reprezentita per heterogena paro: unu
el ili, rajdanta sur maronkolora ĉevalo, sin vestis per
eluzita uniformo de la provinca polico; la alia rajdis
sur belaspekta ĉevalo kaj vestis sin laŭ la gaŭĉa ma-
niero; plata randkuspita ĉapelo, hela bluzo preskaŭ
preskaŭ blanka, ruĝa tuko nodita
32
ĉirkaŭ la kolo kaj triangule
falanta sur la dorso, pufa