Page 33 - argentinaj verketoj
P. 33
blanka, ruĝa tuko nodita ĉirkaŭ la kolo kaj triangule
falanta sur la dorso, pufa pantalono samkolora kiel
la bluzo, larĝa ledzono ornamita per sennombraj arĝ-
entaj moneroj, altaj botoj preskaŭ malaperintaj sub
la pantalona vasteco. Ne mankis la gaŭĉa ponardego
al la zono, alfiksita ĉe la dorso kaj pistolo ĉe la zono.
Dum mia aventurema vivo mi multfoje devis fronti
malamikon kun armilo ĉemane kaj pro tio mi al-
kutimiĝis, kiam mi la unuan fojon vidas nekonatan
personon, konsideri lin, kiel eblan malamikon. Tia-
maniere mi konsideris la nekonatulon, kiu alvenis al
mi rajdanta sur bela ĉevalo kaj mi rimarkis ion, kio
indikis al mi, ke ĉi tiu ulo estas treege danĝera kaj,
ke mi devas gardi min kontraŭ li: li kunportis la po-
nardegon tiamaniere, ke li povas ekpreni ĝin per la
maldekstra mano, kio indikas, ke li estas maldekstr-
ulo; por mi la maldekstruloj estas la plej danĝeraj
malamikoj. Ankaŭ mi rimarkis, ke ĉezone li kun-
portis la pistolon je la maldekstra flanko, t. e., li po-
vas ekpreni ĝin per la dekstra mano, kio igas lin tre-
ege danĝeran, ĉar li kapablas uzi la armilojn per am-
baŭ manoj.
La impreso, kiun kaŭzis al mi mia vizitanto, memor-
igis min pri travivaĵo, kiun mi spertis du jarojn an-
taŭe en ĝangalo de El Chaco. Mi ĉasadis kune kun
gvarania amiko, bona gvidisto kaj kiu tre bone konas
la ĝangalon. La makiso estis tiel densa, ke ni pres-
kaŭ ne povis marŝi. Subite mia amiko permane indi-
kis al mi, ke mi silentu. Poste li montris al mi ion sur
ion sur la grundo antaŭ li. Mi
33
rigardis kaj vidis ion, kio al mi
ŝajnis piedspuro, sed mi ne povis