Page 34 - argentinaj verketoj
P. 34
la grundo antaŭ li. Mi rigardis kaj vidis ion, kio al
mi ŝajnis piedspuro, sed mi ne povis precizigi, kiu
besto postlasis ĝin. Mia amiko atente rigardis ĉir-
kaŭen kaj perkape indikis al mi, ke mi rigardu antaŭ
mi. Estis tiel perfekta la mimetismo de tiu brila haŭ-
to, flava kun nigraj makuloj, ke mi preskaŭ ne povis
vidi la sovaĝan beston, malgraŭ tio ke al ĝi sufiĉis
nur malgranda salteto por fali sur min. Unuafoje mi
vidis yaguareté-on tiel proksiman kaj tute liberan.
Indiferente ĝi rigardis nin kaj poste ĝi foriris mal-
gravigante nin. Se mia amiko ne estus tiel bona
gvidisto eble mi falus sub la ungegoj de la sovaĝa
besto antaŭ ol mi povus uzi la armilojn. Tiu ĉi kons-
tato kaŭzis al mi neklarigeblan impreson de nesekur-
eco, de sendefendeco antaŭ yaguarcté. Tiun ĉi, sa-
man angoran impreson mi denove sentis antaŭ la
vizitanto, kiu venis al mi rajdanta sur bela ĉevalo.
Ili deĉevaliĝis kaj venis al ni. La pufpantalonulo, kiu,
ŝajne, estis la ĉefo, forte kalkanumbatis dum sia marŝado
por fanfarone tintigi siain arĝentajn spronojn. Li al-
proksimiĝis al mi, kalkansidiĝis, rigardis mian ŝvel-
intan piedon kaj malkaŝe, per kriaĉa voĉo unu okta-
vo pli alta, ol tiu de la aliaj personoj, diris al mi:
- Aŭsku1tu, don (10) , ĉi tiu pikvundo malbonege as-
pektas, kaj se vi ne flegas ĝin atente, ĝi treege
afliktos vin.
Mi invitis ilin eniri en la kabanon, indikis al ili se-
ĝojn kaj diris al Cuñataí Porá, ke ŝi alportu tnink-
aĵbotelon kaj pokalojn.
Pro la nervozeco de la knabino mi
34
konkludis, ke tia vizito estas por
ŝi kaj mi intencis malkovri, kion