Page 35 - argentinaj verketoj
P. 35
Pro la nervozeco de la knabino mi konkludis, ke tia
vizito estas por ŝi kaj mi intencis malkovri, kion fa-
ris la flavbekulino por meriti tian honoron.
Kiam mi eniris en la kabanon, mi vidis sur la tablo la
tabakpaketon, kiun ĉiutage kunportis Cuñataí Porá
kaj mi intuiciis ke la polica paro venis post ĉi tiu pa-
keto kaj, ke la menará de Cuñataí Porá ne estas
fremda al ĉi tiu afero. Se mi ne agas singarde, la
knabino eble trovos sin en malfacilaĵoj. Mi ne konas
la procedojn de la polico de Misiones, sed mi opi-
nias, ke ili eble estas tiel "humanaj", kiel tiuj de la
polico de mia lando, kiujn mi tre bone konas.
Mi sidiĝis ĉirkaŭ la tablo kaj plenigis la pokalojn.
Ŝajnigante kutimon, mi prenis la tabakpaketon, mal-
fermis ĝin kaj volvis cigaredon. De antaŭ kelkaj ja-
roj mi jam ne fumas, sed mi esperis, ke mi ne estus
perdinta la lertecon akiritan dum miaj multaj jaroj en
la alsopirata Hispanio. Ambaŭ policistoj mirege rigard-
adis min kaj la ĉefo diris al mi:
(11)
- Mi ĉiam opiniis, don, ke la porteñoj ne kapablas
volvi cigaredon.
Mi respondis, ke mi ne estas porteño, eĉ ne argenti-
no, sed hispano kaj, ke por ni, la hispanoj, estas pli
plezuriga la volvado de la cigaredo, ol ĝia fumado.
Tiam mi rigardis Cuñataí Porá-on kaj rimarkis la sen-
penigan geston, kiun sur ŝian vizaĝon aperigis la dis-
volviĝo de nia konvensacio.
Do mi devas diri, don, ke ni bone fiaskis. Ni supo-
(12)
zis, ke la gurisa aĉetadis la tabakon por sia fri-
fripona fianĉo.
35
La po1icisto rakontis al mi, laŭ
sia maniero, tion, kion Cuñataí