Page 36 - argentinaj verketoj
P. 36
pona fianĉo.
La policisto rakontis al mi, laŭ sia maniero, tion,
kion Cuñataí Porá ne kuraĝis konfidi al mi. Estis la
eterna historio de la ĝangalaj arbdehakejoj kaj de la
laboristoj altiritaj al tiu laboro allogitaj de la altaj
salajroj, kiujn ili neniam ricevas. Aperas ĉiam kalku-
loj pri manĝaĵoj aŭ vestoj ekscese sumigantaj. Kel-
kaj laboristoj kolere kontraŭagas, foje vundas sian
submastron kaj intencas forkuri tra la ĝangalo. La
mastroj de la ĝangalaj arbdehakejoj estas veraj po-
tenculoj, kiuj povas disponi de la polico, multaj el
kiuj membroj ŝuldas postenon al ĉi tiuj potenculoj.
Tial la forkurinto ĉiam perdas; se li sukcesas venki
la ĝangalon, baldaŭ li trafos en la polican manon.
Tio ĉi estas, kio okazis al menará de Cuñataí Porá .
Kiam li konstatis, ke oni lin volis trompi, li batadis
la submastron kaj frakturis al li brakon. Tiu ĉasisto tre
bone konis la ĝangalon kaj, kvankam oni persekutis
lin, li sukcesis eskapi. Ili supozas, ke li kaŝas sin en
la ĉirkaŭaĵoj, sed neniu vidis lin; ili suspektis, ke la
fianĉino vizitas lin kaj, ke la tabakpaketo, kiun ŝi aĉe-
tas ĉiutage, estas por li; tial ili sekvis ŝin kun la espe-
ro, ke ŝi kondukos ilin en la kaŝejon de la fuĝinto.
- Mi esperas, don, ke se vi scias ion pri la fuĝinto, vi
komuniku tion al ni. Vi scias, ke ĉi tiujn indianojn
oni devas malvaste butonumi. Ili estas tre malobee-
maj, tre mallaboremaj, kaj ne pretaj subiĝi al la le-
ĝoj. Se oni ne enpremas ilin en funelon, ili kapa-
kapablas kruelege agi.
Hipokritante pro la indigno kaŭzita
36
al mi de ĉi tiuj vortoj elparolitaj
de persono, kiu, laŭ sia